La Universitato de Stokholmo (svedeStockholms universitet) estas publika universitato en Stokholmo, Svedio, fondita kiel kolegio en 1878, ĝis 1960 kiam ĝi ricevis universitatan statuson. Ĝi estas unu el la plej grandaj akademiaj institucioj en Skandinavio, kun pli ol 39,000 studentoj (2007) en 4 fakultatoj : juro, homscienco, socia scienco kaj natursciencoj, kaj la 4-a plej malnova universitato en Svedio. La universitato estis vicigita 84-a en la ŝanĝaja akademia rangotabelo de universitatoj en la mondo ( ARWU ).