La societo Turkia Ruĝa Krescento - turke Türkiye Kızılay Derneği aŭ malpli longe Türk Kızılayı - estas organizaĵo de humanitara helpo en Turkio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Ankaro, kaj laŭ stato de 2020 kiel prezidanto funkcias Tekin Küçükali.
Eksteraj ligiloj