La Sveda Ruĝa Kruco - svedeSvenska Röda Korset - estas societo de humanitara helpo en Svedio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Stokholmo, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Margareta Wahlström.