La departemento situas en la norda Karpatoj laŭ valo kaj riveroVah. La norda kaj okcidenta limo estas samtempe akvodislimo. La hungaroj - ŝajnas - tie renkontis slovakojn sub aŭspicio de moravoj. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon komence de la 11-a j.c. Oni konstruis fortikaĵojn por defendi la landon, kiuj kontraŭstaris la tatarojn kaj ĉeĥojn. Rákóczi, princo de Transilvanio perdis sortodecidan batalon apud Trencsén. En 1849 la hungara armeo ne povis forpuŝi la aŭstrojn el Hungario. En 1918 la ĉeĥoslovakia armeo okupis la regionon kaj ekde 1920 apartenas al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio ekde 1993.