Tramtransporto en Neŭŝatelo (france Tramway de Neuchâtel, aŭ (loke) Tram) konsistas el tramvojo kiu formas parton de la sistemo de publika transporto en Neŭŝatelo, urbo en Svislando.
Enservigita en 1892, la tramo kreskis kaj malkreskis tra la jaroj. Nuntempe, ĝi konsistas el nur unu 8,85 km longa [1] interurba linio, kiu veturas tra Auvernier kaj Colombier al Boudry, kaj estas indikita kiel linio 5. Ĉiuj urbaj tramlinioj de la sistemo estis transformitaj al trolebusoj, la lasta tia fino kaj konvertiĝo okazante en 1976, lasante nur interurban linion 5 [2] (nuna linio 215).
La tramo estas nuntempe funkciigata fare de Transports publics Neuchâtelois (antaŭe Compagnie des Tramways de Neuchâtel) (TN), kiu ankaŭ prizorgas tri funikularojn, la Neŭŝatelan trolebussistemon kaj diversajn konvenciajn busliniojn.