Li estas konsiderata tre bona imperiestro. De li kaj lia amiko Plinio la pli juna postrestis pluraj leteroj el ilia korespondado. Famaj estas ambaŭ leteroj kiuj temas pri la maniero, kiel trakti kristanojn.
Ambaŭ menciitaj leteroj pri la kristanoj, leteroj X: 96-97, aperis en Esperanto en la Apologio de Tertuliano, 1982, paĝ. 107-8, en traduko de Gerrit Berveling.