Marko Aŭrelio, je plena nomo Cezaro Marko Aŭrelio Antoneno Aŭgusto, latine: Imperator Caesar Marcus Aurelius Antoninus Augustus (naskiĝis la 26-an de aprilo121, mortis la 17-an de marto180) estis romia imperiestro ekde 161 ĝis 180. Li estis adopta filo de sia antaŭulo Antonino Pia.
Marko Aŭrelio sekvis la stoikajn instruaĵojn de Epikteto, kaj verkis sian propran libron, "Meditaĵoj" aŭ alinome Pensoj al mi mem. Oni nomas lin ankaŭ "filozofo sur imperiestra trono". Aparte li filozofumis dum sia lasta jardeko, kiam li preskaŭ seninterrompe estis en bataloj por kontraŭstari ĝermanajn tribojn, kiuj de nordo konstante invadis la imperion.