Situanta je 45 km norde de Rennes kaj je 25 km de la maro, Trévron estas kampara komunumo sed ankaŭ "verda" pro siaj padaro, gastloĝejoj kaj sia unuakategoria rivero.
Historio
Starigita bordere de la romia vojo kondukanta de Alet al Nantes tra Dinan, la teritorio de Trévron estis komence dependaĵo de la paroĥo de Plumaudan. La unua mencio de Trévron, kiel paroĥo de la episkoplando de Saint-Malo datiĝas de 1254, sed ĝi jam nomiĝis en 1000 "Ecclesia Sancti Laurenti de Trevron". Ĝi dependis de la reĝa abatejo Saint-Magloire de Léhon. Trévron elektis sian unuan estraron en 1790, sed estis kunigita al Hinglé en 1792. Tamen ĝi reakiris sian aŭtonomecon en 1847.
La kastelo de Chalonge estis atakita en 1791 de milo da kamparanoj, kiuj bruligis la impostajn aktojn.
Meze de la 19-a jc, Trévron, kies ĉefa ekonomia sektoro estas la plurkultivado, trairis fortan malkreskon de sia loĝantaro.
france Taillé ondé: au premier d'azur à la croix celtique au pied élargi en or, au second de sinople à une grappe de gueules tigée, feuillée et vrillée d'argent; le tout sommé d'un chef d'hermine plain. esperante Dividita per ondo: en la unua kampo kelta kruco kun pligrandigita piedo orkolora sur lazura fono, en la dua kampo areto da ruĝaj vinberoj sur tigo, kun folio kaj tordita branĉeto arĝentkolora sur verda fono; ĉio kovrita per simpla ermena kapo
Detaloj
Blazono akceptita de la urba estraro de Trévron en 1995.
Lokoj kaj monumentoj
Heredaĵo: En la centro kaj ties ĉirkaŭaĵo estas multaj krucetoj kaj interesaj lokoj.
Kastelo de Chalonge (15-a - 16-a jarcento) en la apuda Trébédan
Kelta kruco (12-a - 14-a jc, el granito, placo de la preĝejo)
Kruco de La Huballerie (15-a jarcento)
Palaceto de Pestivien (17-a jcjarcento
Preĝejo Saint-Laurent (15-a - 19-a jarcento), meblaro: statuo Saint-Laurent (18-a jarcento) el plurkolora ligno
Fontanoj
Malnovaj vilaĝetoj
Sporto kaj libertempo
Ĉiuvoja biciklado kaj piedira marŝado : "Cirkvito de Guinefort" (mapo IGN 1117 Ouest, 12 km - 3h)