Komunumaro de Dinan
|
Communauté de communes de Dinan
|
|
Situo de la komunumaro
|
|
panoramo de Dinan
|
urbeca komunumaro
|
Situo
|
Lando
|
Francio
|
Regiono
|
Bretonio
|
Departemento
|
Côtes-d'Armor
|
Sidejo
|
Dinan
|
Enhavo
|
18 komunumoj : Aucaleuc, Bobital, Brusvily, Calorguen, Dinan, Le Hinglé, Lanvallay, Léhon, Pleudihen-sur-Rance, Quévert, Saint-Carné, Saint-Hélen, Saint-Samson-sur-Rance, Taden, Trélivan, Trévron, La Vicomté-sur-Rance, Vildé-Guingalan
|
Fondo
|
La 1963
|
Lasta prezidanto
|
ĝis 2016 René Benoît (UMP), urbestro de Dinan
|
Loĝantaro
|
38 149 (2006)
|
Surfaco
|
179,8 km2
|
|
Komunumaro de Dinan (franclingve "Communauté de communes de Dinan", mallonge CODI) estis komunumaro de Francio, situanta en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio. Ĝi ekzistis ekde 1963. Kun efiko de la 1-a de januaro 2017, la komunumaro kunfandiĝis kun la komunumaro Plancoët-Plélan kaj la komunumaro de la Lando de Caulnes, tiel formante la posteulan organizaĵon Dinan Agglomération.
Konsisto
Ĝi konsistis el 18 komunumoj, kiuj estas :
Kompetentecoj
De preskaŭ 15 jaroj la CODI kompetentas pri edukado kaj sentivigo al la ĉirkaŭaĵo.
Historio
Komunumaro de Dinan (CODI) estas la plej malnova komunumaro kun propra fisko en Bretonio. Ĝi konsistigis distrikton ekde 1963, kreita de ties tiuepoka prezidanto, s-ro René Pléven, urbestro de Dinan kaj subprefektejo de departemento Côtes du Nord (tiuepoka nomo).
Kun 18 komunumoj, ĝia areo etendiĝis al 5 novaj membroj en 1994. Kun efiko de la 1-a de januaro 2017, la komunuma asocio kunfandiĝis kun la komunumaro Plancoët-Plélan kaj la komunumaro de la Lando de Caulnes, tiel formante la posteulan organizaĵon Dinan Agglomération. Ĝia lasta prezidanto ĝis 2016, René Benoît, tiam estis ankaŭ urbestro de Dinan.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj