Torrente 2: Misión en Marbella estas la dua filmo reĝisorita de Santiago Segura, kaj produktorita de Juan Dakas. Ĝi estas la unua sekvaĵo (dua ero) de Torrente: El brazo tonto de la ley. Ĝi estis la plej biletvenda filmo de la historio de la hispana kino, ĝis esti superita de Los otros, kaj iĝis grava evento en la jaro en kiu ĝi premieris, sukcese ekzemple pro la amasa vendado de ekzempleroj de video, kun granda populara akcepto, sed kun malakcepto fare de la kritiko. La filmo aparte elstaris pro sia abundo de kameoj ĉefe de famuloj kiel Andreu Buenafuente kaj Yola Berrocal.
Tri jarojn post akiro de 50 milionoj da pesetoj al la drogtrafikantoj de Mendoza, la kontraŭheroo José Luis Torrente, estante en Marbella, perdas la akiritan riĉon kiun li estis akirinta en kazino. Tiam li kreas sian propran entreprenon luita loĝejo: nome specio de agentejo de privataj esploristoj kaj sekureco. En ĝi agadas lokanoj de la Costa del Sol, por persona profito de Torrente. Inter ili estas Cuco (Gabino Diego), konata drogmaniulo kiun Torrente klopodas kuraceti.
Hazarde, Torrente enkotiĝas meze de lukto inter krimuloj: konata teroristo nomita Spinelli (José Luis Moreno) klopodas atenci kontraŭ Marbella pere de du misiloj se oni ne donas al li 2 000 milionojn da pesetoj por eviti ĝin; dume klubadministristo, Mauricio Torrente (Tony Leblanc) klopodas ŝteli el la teroristo la blaton kiu direktas la misilojn. Inter ambaŭ estas Fabiano (Arturo Valls), duobla agento kiu dekomence estis en la grupo de Spinelli, sed kiu reale laboras por Mauricio.
Dum ili esploris kazon de perfido, Cuco malkovras Fabiano, kiu estis havinta trafikakcidenton, ŝtelas al li la monon kaj emblemon de la Atlético Madrid, kie hazarde, estas la blato, ŝlosila por kontroli la misilojn. Ekde tiam oni persekutas ilin ĝis ili transdonas la blaton (nesciante tion Torrente) al Mauricio, kiu poste malkaŝas, ke li estas lia patro (Felipe estis ĝemela frato de Mauricio kaj onklo de Torrente). José Luis kaj Cuco venas al la ŝipo de Spinelli de kie li planis munti la misilojn al Marbella; sed aperas Mauricio por venĝo, ĉar la teroristo ne pagis al li tion promesitan kontraŭ la blato. Tiam, Torrente direktas la misilojn al Ĝibraltaro kaj, kun Cuco, abandonas la ŝipon, kie mortas Mauricio kaj Spinelli, ĉar unu el la misiloj restis ankrita en la ŝipo kaj tie eksplodis. Finfine, Torrente estas reakceptita kiel policano.