Tiszanagyfalu (tisanadjfalu) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Tiszavasvári. La nomo signifas: Tiso-granda-vilaĝo.
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Miskolc preteriras.
Historio
La unua mencio devenis el la 13-a jarcento en formo Magna villa, sed ankaŭ pli frue estis tie setlejo, kion la tataroj detruis en 1241. Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis. Post la mezepoko la turkoj, en 1919 la rumanoj okupis la vilaĝon. En 1888 pro inundo la tuta vilaĝo detruiĝis.
Vidindaĵoj
- iama riverobranĉo de Tiso, nun lago kreiĝis nature
Famuloj
En Tiszanagyfalu naskiĝis Géza Szentmártoni Szabó, literaturhistoriisto.