La rivero longas 359 km. Ĝia akvokolekta areo estas 13085 km².
Iom gravaj apudriveraj urboj: Caransebeș, Lugoj, fine en Serbio ĉe la enverŝiĝo, Panĉevo.
La rivero kolektas la akvon el la Sudaj Karpatoj. Ankaŭ kanalo aliĝas al la rivero pro la inundodanĝero.
Nepre menciinde:
La rivero ne trafluas la urbon Timişoara, kvankam la hungarlingva nomo de la urbo signifas: fortikaĵo Temeŝ.
La rivero ne renkontas Tison, kvankam rekte fluas al ĝi, sed lastmomente ŝanĝas la direkton kaj elektas Danubon.
La nomo Tibisko estas en PIV2002, kun la malpreciza difino 'Hungaria rivero, enfluanta en Danubon'. Kálmán Kalocsay uzis la vorton en ĉiuj siaj tradukaĵoj. Laŭ Hungara-Esperanta Mezvortaro (1993) Tibisko estas Tisza (Tiso).