La plej bela knabo en la mondo (angle The Most Beautiful Boy in the World) estas sveda dokumenta filmo. La filmo premieris ĉe la filmfestivalo de Sundance la 29-an de januaro 2021.
La filmo sekvas Björn Andrésen, svedan kinoaktoron kaj muzikiston. Plej konata pro lia rolo en la filmo de itala direktoro Luchino Visconti Morto en Venecio, bazita sur la samnoma romano de Thomas Mann.
En la filmo, publikigita en 1971, Andrésen rolis kiel bela pola knabo, kun kiu la ĉefa heroo de la filmo, Gustav von Eschenbach (Dirk Bogard), enamiĝas. La filmo estis montrita ĉe la festivalo de Cannes, kaj Andrésen estis anoncita en la internacia gazetaro kiel "la plej bela knabo en la mondo" [1].
Kiam la filmo Morto en Venecio estis filmita, Andrésen estis 16-jaraĝa, kaj la dokumentario sekvas la kurson de lia vivo ekde tiam, kaj la negativaj efikoj kiuj influis la evoluo de lia vivo pro lia famo en tiel juna aĝo [2][3][4].
La nomo de la filmo estas prenita de la proklamo de Visconti de Andrésen ĉe la premiero de la filmo en Londono [5][6].
La filmo premieris ĉe la Sundance filmfestivalo la 29-an de januaro 2021 [7][8]. Ĝi estis nomumita por la Ĵurio-Premio por Dokumentario de la festivalo [9].
La filmo ricevis tre grandan nombron da recenzoj de gamo da amaskomunikilaro ĉirkaŭ la mondo [10].