La tertremo en Ĉiĉio (ĉine 集集大地震, pinjine: jíjí dàdìzhèn), konata ankaŭ kiel la 921-a tertremo (ĉine: 九二一大地震) okazis la 21-an de septembro 1999 en centra Tajvano je 1:47 matene (GMT: 20-an de septembro je 17:47) kaj atingis 7,3 sur la skalo de Richter. Ĝia surcentro troviĝis ĉe 23° 46′ 19″ N 120° 49′ 20″ O / 23.77194 °N, 120.82222 °O / 23.77194; 120.82222 (mapo) en Ĉiĉio (Jiji laŭ hanjuo-transskribo) en Nantou, ĉirkaŭ 12,5 km okcidente de la Sunlunlago. La profundeco situis je 7,0 km.
La tertremo kaŭzis jenajn damaĝojn[1]:
La tertremo daŭre skuis Tajvanon dum la nokto. Anekdoto rakontas pri nedetruita domo glitante de unu komunumo al la alia dum la tertremo, kio devigis la posedanton ŝanĝi adreson.