Tatjana Nikolajevna Romanova (ruse Татьяна Николаевна Романова) (naskiĝis la 10-an de junio 1897 (nun 1897-06-10), mortis la 17-an de julio 1918) estis filino de Caro Nikolao la 2-a kaj Carino Aleksandra Fjodorovna. Ŝi estis fratino de Olga, Anastasija, Marija, kaj Carido Aleksej de Rusio. Ŝiaj amikoj diris, ke ŝi estas pli bela ol siaj fratinoj. Ŝi estis flegistino de Ruĝa Kruco dum la Unua Mondmilito. Ŝi estis praktika kaj ŝatis helpi sian patrinon. Ŝia religio estis la Rusa Ortodoksa. Ŝi flue parolis la rusan, la anglan kaj la francan.
Tatjana estis mortigita fare de bolŝevikoj la 17-an de julio 1918 kun la resto de ŝia familio kaj kelkaj el iliaj servistoj, dum la Rusa Revolucio. Ilia amastombo estis trovita poste en Siberio post iu konjekto ke unu el ŝiaj fratinoj, plejparte supozita kiel Anastasija, eskapis. Tatjana kaj ŝia familio estis poste entombigitaj en Sankt-Peterburgo, Rusio la 17-an de julio 1998. Ili estis faritaj sanktuloj fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio en 2000.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Grand Duchess Tatiana Nikolaevna of Russia Ŝablono:Simple.