Ali naskiĝis kaj kreskis en Lahore, nun en Pakistano, sine de komunista familio. Dum li studis en la Universitato de Panĝabo, li organizis manifestaciojn kontraŭ la tiama diktatora reĝimo. Pro liaj kontaktoj kun radikalaj movadoj, kaj timante pri lia sekureco, liaj gepatroj sendis lin al Anglio. Li studis Politikan Sciencon kaj Filozofion en Oksfordo, kaj estis la unua pakistanano elektita prezidanto de la sindikato de studentoj de Oksfordo.
De tiam, Ali estis kritika de la novliberaj politikoj, kaj partoprenis en la Monda Socia Forumo de 2005 en Porto Alegre, Brazilo, kie li estis unu el la subskribintoj de la Portalegra Manifesto.
Verkaro
Li publikigis pli ol dekduo da libroj pri historio kaj monda politiko kaj kvin romanojn.
La plej famaj estas:
Street-Fighting Years: An Autobiography of the Sixties (membiografio pri la politikaj luktoj en la 60aj)
Bush in Babylon (pri la politiko de Usono en Irako)
Clash of Fundamentalisms: Crusades, Jihads and Modernity (la ŝoko de la fundamentismoj)