Tamás Wichmann [tamAŝ viĥman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wichmann Tamás estis hungara kanuisto , olimpiano, mondĉampiono , drinkejestro.
Tamás Wichmann[ 1] [ 2] naskiĝis la 4-an de februaro 1948 en Budapeŝto , li mortis la 12-an de februaro 2020 en Budapeŝto.
Drinkejo de Tamás Wichmann
Tamás Wichmann kiel kuiristo
Biografio
Tamás Wichmann ekde 1980 ricevis kelkajn malgrandajn rolojn en filmoj. Li akiris diplomon en 1976 . Inter 1987-2018 li estis posedanto de drinkejo. Li edziĝis en 1988, lia edzino naskis sesfoje. Li ricevis krom la sportaj premioj ankaŭ ŝtatajn premiojn inter 2008-2019. Li mortis pro kancero .
Sporta kariero
Tamás Wichmann suferis akcidenton en sia junaĝo, tial la kuracistoj sugestis aktivan sporton. Inter 1962-1983 li estis kanuisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 37-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 , Hungario en la Somera Olimpiko 1972 , Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun du arĝentaj kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua naŭfoje inter 1970-1982 escepte unu ĉiam individue. Lia kenua paro dum jardeko estis Gyula Petrikovics .
Memorigiloj
Fontoj
Referencoj