Tamás Somló devenis el juda familio. Li studis violonadon en muziklernejo, poste en gimnazio, kie li ankaŭ konatiĝis kun pluraj instrumentoj. Li finis la lernadon en lernejo por cirkistoj, poste li estis muzikklaŭno kaj akrobatisto. Pere de la cirko li travojaĝis la mondon, poste pro sanproblemoj li forlasis la cirkon. Li iĝis plejparte konata pro membreco de hungaraj rokmuzikaj grupoj Omega (rokgrupo) (1964–1967) kaj Locomotiv GT (1973–2016). Li longe estis muzikisto en Danio, ekde 1992solisto en Hungario. En 2004 li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis premiojn en 2004 kaj 2014. Li mortis pro kancero kaj postlasis 3 filojn kaj filinon.
Liaj elektitaj filmaj komponaĵoj
A Kenguru (1976)
Könnyű testi sértés (1983)
Ámbár tanár úr (1998)
Liaj elektitaj filmaj roloj
Ugye mi jó barátok vagyunk (1978, televizia filmo)