La Tahitia ralo (Hypotaenidia pacifica, konata ankaŭ kiel Tahitia ruĝbeka ralo, aŭ Pacifika ruĝbeka ralo) estis specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estis malgranda, neflugkapabla, surterema birdo endemia de Tahitio. Ĝi estis por unua fojo registrita dum la dua ĉirkaŭveturado fare de James Cook tra la tuta mondo (1772–1775), en kiu ĝi estis bildigita de Georg Forster kaj priskribita de Johann Reinhold Forster. Oni ne konservis specimenojn. Kaj pro la dokumentoj de Forster-oj, kaj pro aliaj postuloj, oni asertis, ke la birdo ekzistis ankaŭ en la najbara insulo Mehetia. La Tahitia ralo ŝajne estis tre rilata al, kaj eble devenas el, la Filipina ralo, kaj foje estis historie konfuzita kun la subspecio de Tonga de tiu birdo.
La Tahitia ralo estis 23 centimetrojn longa, kaj ĝia koloraro estis nekutima ĉe raloj. La subaj partoj, gorĝo kaj brovsimilaj superokulaj strioj estis blankaj, kaj la supraj partoj estis nigraj kun blankaj punktoj kaj strioj. La nuko (aŭ malantaŭa kolo) estis rustokolora, la brusto estis griza, kaj ĝi havis nigran zonon trans la malsupra gorĝo. La beko kaj iriso estis ruĝaj, kaj la kruroj estis karnokoloraj. La Tahitia ralo estis supozeble nefluganta kaj nestis sur la tero. Ĝi laŭdire estis vidita en malfermaj areoj, marĉoj, kaj en kokosplantejoj. Ĝia dieto ŝajnas esti konsistinta plejparte el insektoj kaj foje kopro (kokoskarno). La formorto de la Tahitia relo okazis verŝajne pro predado fare de homoj kaj enkondukitaj katoj kaj ratoj. Ĝi ŝajne formortiĝis iom da tempo post 1844 ĉe Tahitio, kaj eble same malfrue kiom ĉe la 1930-aj jaroj en Mehetia.
Referencoj