Johann Friedrich GMELIN, esperante Johano Frederiko GMELINO (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1748 en Türbingen, mortis la 1-an de novembro 1804 en Göttingen) estis germana naturalisto, botanikisto kaj entomologo.
Gmelin naskiĝis kiel la unua filo de Philipp Friedrich Gmelin en 1748 en Tübingen. Li studis medicinon ĉe sia patro[1] en la Universitato de Tübingen kaj gradiĝis kiel Doktoro en 1769 per tezo titolita: Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploratam ulterioribusque experimentis confirmatam.
En 1769 li iĝis helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Tübingen. En 1773 li iĝis profesoro de filozofio kaj helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Göttingen. Li posteniĝis al ĉefa profesoro de medicino kaj profesoro de kemio, botaniko kaj mineralogio en 1778. Li mortis en 1804 en Göttingen.
Johann Friedrich Gmelin publikigis kelkaj lernolibrojn pri kemio, farmacio, mineralogio kaj botaniko. Li publikigis ankaŭ la 13an eldonon de Systema Naturae de Carolus Linnaeus en 1788.
La planto de la Artemizioj Gmelina artemizio aŭ Artemisia gmelinii estas nomita laŭ li.
Inter liaj disĉiploj estis Georg Friedrich Hildebrandt, Carl Friedrich Kielmeyer, Friedrich Stromeyer kaj Wilhelm August Lampadius. Li estis la patro de Leopold Gmelin.