Tachov (germane Tacha) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Česká Lípa, 3 km sudokcidente de urbo Doksy. Ĝi situas sub monteto Tachovský vrch (498 m s. m.), kiu estas parte forminita. La municipo havas 41 domojn kaj vivas ĉi tie 221 loĝantoj (2024). Areo de tiea katastra teritorio prenas 457,97 ha, el tio 62,53 ha falas al arbaroj kaj 311,54 ha al ergogrundo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ždírec, Okna, Doksy kaj Dubá.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1460. Ĝi estis konstatita en dokumento de reĝo Jiří z Poděbrad, kiu konfirmis al urbo Doksy ties privilegiojn. Tachov estis ĉiam agrikultura municipo, oni kulturis ĉi tie lupolon.
Ĝis komenco de la 20-a jarcento ne kondukis ĝis Tachov ŝoseo. Ĝi estis konstruita nur en la jaro 1908 kaj ĝi kondukis el Tachov ĝis Ždírec. Por celoj de la konstruado de ŝoseoj estis en Tachov malfermita en monteto de Tachov ŝtonminejo.
Dum kalkulado de loĝantoj en la jaro 1921 estis en Tachov 42 domoj kaj 209 loĝantoj, el tio nur 3 ĉeĥoj. En la jaro 1946 la municipo havis 200 loĝantoj, pase de la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj la municipo maljuniĝis. En la jaro 1963 estis nuligita lernejo. La 13-an de marto 1976 la municipo estis aligita al Doksy.
Rememstariĝo de Tachov okazis en la jaro 1993. Tiutempe ĝi havis 82 loĝantojn kaj ekde tiu tempo okazis kresko al nuntempaj 173.