La komunumo estas la plej praa en la departemento, menciita en la hungara prakroniko Bilda Kroniko. La unua mencio pri la loko venas el 1067, la fondiĝa dokumento de la abatejo Zásty. Ĝi estis sidejo de distrikta ĉefpastoro en la 13-a jarcento, poste kampurbo ekde la 15-a jc, kun doganprena rajto. Dum la turkoj la urbeto pluvivis, en 1711 finfina setliĝo okazis. En 1794 kalvinana preĝejo, en 1926gimnazio konstruiĝis. En 1891 ekfunkciis la fervojo Nagyvárad-Gyoma. En 1984 la komunumo urbiĝis.