La sveda virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Svedion, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo interalie en 1995 atingis la duan pozicion en la Virina Futbala Mondpokalo kaj en 1984 iĝis Eŭropa Virina Futbal-Ĉampiono.
En 2013 la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado duafoje okazis en Svedio, tiel ke la gastiganta sveda virina nacia teamo de futbalo aŭtomate kvalifikiĝis.