En Francio, la Supera Konsilio de la Magistrataro (france "Conseil supérieur de la magistrature" aŭ CSM) garantias sendependecon de la magistratoj rilate al la plenuma povo.
En la nunaj institucioj, ĝi konsistas el magistratoj elektitaj de ties samranguloj kaj de eksteraj nomumitaj personoj. La Konsilio proponas aŭ donas sian opinion pri nomumoj de magistratoj faritaj de la prezidanto de la Respubliko. Por la sidaj magistratoj (aŭ juĝistoj) escepte de la sidaj magistratoj de la kasacia kortumo, la unua prezidanto de apelacia kortumo kaj prezidanto de grandinstanca tribunalo, tiu opinio estas devige obeita. La Konsilio juĝas ankaŭ pri disciplino.
En la franca administracia ordo, ĝi ekvivalentas al la Supera Konsilio de la administraciaj tribunaloj kaj apelaciaj kortumoj kaj al la Supera Konsilio de la regionaj Revizoraj Kortumoj.
La Konsilio sidas en Palaco Moreau, je 21 bulvardo Haussmann en la 9-a arondismento de Parizo[1].
La Supera Konsilio de la Magistrataro aperas por la unua fojo per la leĝo de la 30-a de aŭgusto 1883 pri juĝa organizado. La Kasacia Kortumo juĝas pri disciplino de juĝistoj.
En la konstitucio de la 27-a de oktobro 1946 (Kvara Respubliko), la Supera Konsilio de la Magistrataro fariĝis memstara institucio. Ĝi tiam estis prezidata de la prezidanto de la Respubliko, kaj konsistis el ses membroj elektitaj de la Nacia Asembleo de la Kvara Respubliko, kaj ses magistratoj (kvar elektitaj kaj du nomumitaj de la prezidanto de la Respubliko). Ĝi zorgis pri nomumado kaj disciplino de la sidaj magistratoj.
En la konstitucio de la 4-a de oktobro 1958 (Kvina Respubliko), la Supera Konsilio de la Magistrataro daŭre estas prezidata de la prezidanto de la Respubliko, kiu ankaŭ nomumas ĝiajn membrojn. Ĝi proponas al la prezidanto de la Respubliko nur nomumon de la sidaj magistratoj por la Kasacia Kortumo kaj de la ĉefprezidantoj de Apelaciaj Kortumoj. Ĝi diras sian opinion pri projekto de nomumo de la aliaj sidaj magistratoj. Ĝi estas konfirmita kiel konsilio pri disciplino de la magistratoj.
La membroj de la Supera Konsilio estas nomumitaj por kvar jaroj ne tuj renovigeblaj[LO 1].
La grupo kompetenta pri la sidaj magistratoj estas prezidata de la ĉefprezidanto de la Kasacia Kortumo. Ĝi enhavas magistratojn kaj eksterajn eminentulojn (unu ŝtata konsiliano, unu advokato same kiel ses kvalifikitaj homoj)[C 1]. La magistratoj estas nomumitaj tiel[LO 2] :
La grupo kompetenta pri la socidefendaj magistratoj (aŭ prokuroroj) estas prezidata de la ĝenerala prokuroro ĉe la Kasacia Kortumo. Ĝi enhavas magistratojn kaj eksterajn eminentulojn[C 2]. La magistratoj estas nomumitaj tiel[LO 3] :
La membroj de la Konsilio estis nomumitaj aŭ elektitaj en januaro 2011 por kvar jaroj ; en majo 2012, la membroj estis la sekvantaj[3] :
Laŭ la konstitucio de 1958, « la prezidanto de la Respubliko garantias la sendependecon de la magistratoj. Lin helpas la Supera Konsilio de la Magistrataro »[C 3].
La unua fonto de tiu artikolo estas la Konstitucio de la 4-a de oktobro 1958.