Subnutrado estas ĝenerala termino por medicina kondiĉo kaŭzita de dieto, en kiu la nutraĵoj estas aŭ nesufiĉaj aŭ tro abundaj, tiel ke la dieto kaŭzas sano-problemojn.[1] Subnutrado povas temi pri la kvantoj da kalorioj, proteinoj, karbonhidratoj, aŭ dietaj mineraloj.[1] Nesufiĉecon de nutraĵoj oni nomas subnutrado, dum troa abundeco nomiĝas supernutrado.[2] Se subnutrado okazas dum gravedo, aŭ antaŭ la aĝo de du jaroj, ĝi povas kaŭzi persistajn problemojn pri fizika kaj mensa evoluiĝo.[1] Ekstrema subnutrado, aŭ mortmalsato, povas havi simptomojn, kiuj inkluzivas: malalteco, maldika korpo, malmulta energio, kaj ŝvelitaj gamboj kaj abdomeno.[1][2] Subnutritaj homoj ankaŭ ofte infektiĝas per malsanoj, kaj ofte suferas hipotermion (estas malvarmaj).[2] La simptomoj de mikronutraĵa nesufiĉeco dependas de la mikronutraĵo, kiu mankas.[2]
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!