En la biokemio, la karbonhidratoj aŭ saĥaridoj estas relative baza klaso de la kemiaj kombinaĵoj. Ili estas primaraj biologiaj fontoj por deponado kaj spirado de la vivuloj. La nomo estas el tempo, kiam oni ne konis la kemian strukturon de la karbonhidratoj. Saĥaridoj estas gravaj kemiaj kombinaĵoj el biologia kaj komerca vidpunktoj. Ili estas polihidroksajaldehidoj aŭ ketonoj, aŭ substancoj kiuj liveras tiajn kombinaĵojn post hidrolizo. Saĥaridoj estas vaste troveblaj en la naturo kaj inkludas substancojn tiel konatajn kiel: celulozon, manĝotablan sukeron kaj amelon. En naciaj lingvoj, same kiel en Esperanto, la tradicia nomo por saĥarido temas pri karbonhidrato. Ĝi originas el tiu frua observo: ke la varmigo de tiuj kombinaĵoj rezultigas akvon kaj nigran karbon-restaĵon, kaj tio malĝuste supozigis ke ili estus hidratoj de karbono.
Plej okulfrapa kemia karakterizaĵo de saĥaridoj estas: ke ili entenas grandan nombron da funkciaj grupoj. Ekzemple, la saĥarido ribozo havas funkcian grupon ĉe ĉiuj siaj atomoj de ĉeno konsistanta el kvin karbonatomoj. (Vidu dekstran bildon.)
Krom hidroksilaj grupoj, plejmulto da saĥaridoj havas ankaŭ karbonilan grupon -ketona aŭ aldehidanfunkcian grupon- kiel parton de sia molekula strukturo. Saĥaridoj plenumas kvar gravajn rolojn en vivaĵoj:
La karbonhidratoj enhavas karbonajn, hidrogenajn kaj oksigenajn molekulojn en 1:2:1 rilato kaj formas la ĝeneralan formulon de CnH2nOn. Menciinde, ke kelkaj gravaj karbonhidratoj havas alian formulon CmH2nOn (kun m ≠ n) - kiel la glucido - aŭ ankoraŭ CnH2nOp (kun n ≠ p) - kiel la desoksiribozo. Kelkaj kombinaĵoj havas pliajn elementojn ligitajn al la karbonhidratoj, ekz. ĥitino enhavas ankaŭ nitrogenon.
La plej simplaj karbonhidratoj estas la monosaĥaridoj, kiuj estas malgrandaj artefaritaj aldehidoj kaj ketonoj kun hidroksilaj grupoj, kiuj NE estas ligitaj al la karbonila grupo.
Aliaj karbonhidratoj estas kombinaĵoj el monosaĥaridaj unuoj per hidrolizo. Ili nomiĝas - post la kvalito kaj kvanto de monosaĥaridoj enhavantaj – disaĥaridoj, oligosaĥaridoj aŭ polisaĥaridoj.
Monosaĥaridoj
Oni povas klasifiki monosaĥaridojn laŭ situo de karbonila grupo (C=O) al aldehido (ĉefina) kaj al ketono (nefina situo). Alia priskribo okazas laŭ la enhavantaj karbonatomoj (triozo, tetrozo, pentozo, heksozo, heptozo).
Ekz. glukozo estas aldoheksozo, fruktozo estas ketoheksozo kaj ribozo estas aldopentozo. Plue, ĉiu karbonatomo kun hidroksila grupo (escepte la unuan kaj la lastan) estas optike aktiva, permesante kelkajn diversajn karbonhidratoj kun la sama baza strukturo.
Ekz. galaktozo estas aldoheksozo, sed la diferenco en la proprecoj al glukozo estas, ke la atomoj estas diverse aranĝitaj.
La direkt-ĉena (alifata) strukturo povas priskribi nur unu formon de la monosaĥaridoj. La aldehida aŭ ketona grupo povas reagi kun la hidroksila grupo de la karbonatomo, tiukaze estiĝas ringa formo kun oksigena ponto, kiu estas en ekvilibro kun la alifataj formoj. Menciinde, ke la ringa formo estas pli aktiva optike ol la alifata formo kaj ambaŭ havas la alfan kaj betan formon, kiuj interkonvertiĝas restante en ekvilibra stato.
Monosaĥaridoj konsistas el unusola polihidroksila aldehida aŭ ketona unuo. Monosaĥaridoj estas plue klasigeblaj laŭ la nombro de siaj karbonatomoj. Tiele, simplaj sukeroj enhavantaj tri, kvar, kvin aŭ ses karbonatomojn nomiĝas respektive: triozoj, tetrozoj, pentozoj kaj heksozoj.
La ĉeeston de aldehida grupo en monosaĥarido signas la prefikso aldo-. Simile, ketona grupo estas signita per prefikso keto-. Tiel, ekzemple, glukozo estas aldoheksozo, kaj ribulozo estas ketopentozo:
El la monosaĥaridoj, la heksozoj estas plej gravaj por la nutrado, kaj ankaŭ plej abundaj en naturo. glukozo (kelkfoje nomata "dekstrozo") kaj fruktozo troviĝas nature en libera formo, dum galaktozo troviĝas nature nur en kombinita formo.
Disaĥaridoj
La plej konataj disaĥaridoj estas la saĥarozo (kana aŭ beta sukero – kombinaĵo el unu glukozo kaj unu fruktozo), laktozo (laktosukero – konsistanta el unu glukozo kaj unu galaktozo) kaj maltozo (kombinaĵo el du glukozoj).
La ĝenerala formulo de la disaĥaridoj estas C12H22O11. La ligilo inter la du monosaĥaridoj rezultas la perdon de unu hidrogenmolekulo el la unu kaj de la hidroksilgrupo de la alia.
Disaĥaridoj estas saĥaridoj kemie kunligitaj el du monosaĥaridaj unuoj per acetala ligo. Plej konata ekzemplo estas saĥarozo, aŭ manĝotabla sukero. En la kemia senco, "sukero" estas iu ajn saĥarido kiu havas dolĉan guston.
Disaĥaridoj estas hidrolizeblaj kaj el tio rezultas iliaj monosaĥaridaj eroj per boligo kun diluaj acidoj aŭ per ilia reakciigo kun konvenaj enzimoj. El vidpunkto de nutrado, la plej gravaj membroj de tiu ĉi grupo estas: maltozo, laktozo kaj saĥarozo.
Polisaĥaridoj
Unu parto de la polisaĥaridoj estas depona materialo kiel amelo ĉe plantoj kaj glikogeno ĉe bestoj. La amelo konstruiĝas el amelozo (ne-disbranĉanta glukozĉeno) kaj amilopektino (disbranĉanta). La glikogeno similas al la amilopektino, sed pli ofte disbranĉiĝas.
La alia parto de polisaĥaridoj estas struktura materialo kiel celulozo, pektino. La celulozo estas longa, ne disbranĉanta ĉeno el kelkaj mil glukozmolekuloj. En la celulozo estiĝas hidrogenaj ligoj, kiujn povas biologie malligi nur bakterioj.
Polisaĥaridoj konsistas el tre longaj ĉenoj de kunligitaj monosaĥaridaj unuoj, do: polimeroj de monosaĥaridoj kiuj tiel havas grandan molekulmason. Polisaĥaridaj ĉenoj povas esti liniaj aŭ branĉaj. La ordinaraj polisaĥaridoj entenas glukozajn ripet-unuojn; ekzemploj estas amelo, glikogeno kaj celulozo.
Post plena hidrolizo per acidoj aŭ enzimoj la polisaĥaridoj redonas siajn formintajn monosaĥaridojn. La ecoj de polisaĥaridoj tre diferencas disde tiaj de ordinaraj monosaĥaridoj kaj disaĥaridoj.
Organismoj tipe ne povas metaboligi ĉiujn tipojn de karbonhidrato por akiri energion. Glukozo estas preskaŭ universala kaj alirebla fonto de energio. Multaj organismoj havas ankaŭ kapablon metaboligi aliajn monosaĥaridojn kaj disaĥaridojn, sed glukozo estas ofte metaboligita la unua. En Escherichia coli, por ekzemplo, la "lac operon" rezultos en enzimoj por la digestado de laktozo kiam ĝi ekzistas, sed se kaj laktozo kaj glukozo estas ekzistantaj la lac operon estas repremita, rezulte en la fakto, ke la glukozo estas uzata la unua. Ankaŭ polisaĥaridoj estas oftaj energifontoj. Multaj organismoj povas facile disrompi la amelojn en glukozon; plej organismoj, tamen, ne povas metaboligi celulozon aŭ aliajn polisaĥaridojn kiel la ĥitino kaj arabinoksilanoj. Tiaj karbonhidratoj povas esti metaboligitaj fare de kelkaj bakterioj kaj protistoj. Remaĉuloj kaj termitoj, por ekzemplo, uzas mikroorganismojn por procezigi celulozon. Kvankam tiuj kompleksaj karbonhidratoj ne estas digesteblaj, ili estas grava dietelemento por homoj, nome "dieta fibro". Fibroj plibonigas digestadon, inter aliaj profitoj.[4]
La nordamerika Institute of Medicine rekomendas, ke usonaj kaj kanadaj plenkreskuloj inter 45 kaj 65% de la manĝ-energio venu el kompletgrenaj karbonhidratoj.[5] La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj la Monda Organizaĵo pri Sano kune rekomendas, ke la landaj dietaj gvidlinioj indikos celon de 55–75% de la totala energio el karbonhidratoj, sed nur 10% rekte el sukeroj (ilia termino por simplaj karbonhidratoj).[6] Revizio en 2017 de la sistemo Cochrane konkludis, ke estas nesufiĉa pruvaro por subteni la postulon, ke la tuta grendietoj povas rezulti en kardiovaskula malsano.[7]
Klasigo
Nutristoj ofte referencas karbonhidratojn ĉu kiel simplaj aŭ kompleksaj. Tamen, la preciza distingo inter tiuj grupoj povas esti ambigua. La termino kompleksa karbonhidrato estis por la unua fojo uzata en la publikaĵo de la Komitato de la Usona Senato por Nutrado kaj Homaj Necesoj nome Dietary Goals for the United States (Dietaj Celoj por Usono, 1977) kie oni intencas distingi sukerojn disde aliaj karbonhidratoj (kiuj estis perceptitaj kiel nutrade superaj).[8] Tamen, tiu informaĵo metas "fruktojn, legomojn kaj kompletajn grenojn" en la kolumno de kompleksaj karbonhidratoj, spite la fakton ke tiuj povas enhavi sukerojn same kiel polisaĥaridojn. Tiu konfuzo restas ĉar nuntempe kelkaj nutristoj uzas la terminon "kompleksa karbonhidrato" por referenci ajnan specon de digestebla saĥarido ĉeesta en tuta manĝaĵo, kie estas ankaŭ fibro, vitaminoj kaj mineraloj (kontraste al procezitaj karbonhidratoj, kiuj havigas energion sed ankaŭ malmultajn aliajn nutraĵojn). La normiga uzado, tamen, celas klasigi karbonhidratoj kemie: simplaj se ili estas sukeroj (monosaĥaridoj kaj disaĥaridoj) kaj kompleksaj se ili estas polisaĥaridoj (aŭ oligosaĥaridoj).[9]
Ajnaokaze, la kemia distingo de simplaj kontraŭ kompleksaj havas malmultan valoron por determini la nutradan kvaliton de karbonhidratoj.[9] Kelkaj simplaj karbonhidratoj (por ekzemplo, fruktozo) plialtigas la sangoglukozon rapide, dum kelkaj kompleksaj karbonhidratoj (ameloj), plialtigas la sangoglukozon malrapide. La rapido de digestado estas determinata pere de vario de faktoroj inter kiuj tiuj aliaj nutrantoj kiuj estas konsumataj kun la karbonhidrato, kiel la manĝo estas preparata, individuaj diferencoj en metabolo, kaj la kemia kompono de la karbonhidrato.[10] Karbonhidratoj estas foje dividataj en "disponeblaj karbonhidratoj", kiuj estas alsorbitaj en la maldika intesto kaj "nedisponeblaj karbonhidratoj", kiuj pasas al la dika intesto, kie ili suferas fermentadon fare de la gastrointesta mikrobioto.[11]
La informaĵo pri la usona ministerio pri agrikulturo, United States Department of Agriculture (USDA) nome Dietary Guidelines for Americans 2010 (Dietaj Gvidlinioj por usonanoj por 2010) alvokas al modera ĝis alta konsumado de karbonhidratoj el ekvilibra dieto kiu inkludas ses unu-uncajn konsumojn de greno ĉiutage, almenaŭ la duonon el fontoj de plenaj grenoj kaj la cetero estu el riĉigita greno.[12]
La konceptoj de glukemia indico kaj de glukemia ŝarĝo disvolviĝis por karakterizi la manĝokonduton dum la homa digestado. Ili rangigas la manĝaĵojn riĉajn je karbonhidratoj bazitaj sur la rapideco kaj grando de ties efiko al la niveloj de glukozo en sango. La glukemia indico estas mezuro kiel rapide la glukozo de la manĝo estas alsorbita, dum la glukemia ŝarĝo estas mezuro de la totala alsorbebla glukozo en manĝoj. La indico de insulino estas simila koncepto, pli ĵusa klasigmetodo kiu rangigas la manĝaĵojn surbaze en iliaj efikoj al la niveloj de insulino en sango, kiuj estas okazigitaj pere de glukozo (aŭ amelo) kaj de kelkaj aminoacidoj en la manĝaĵoj.
Sanefiko de dieta restrikto de karbonhidratoj
Dietoj malaltaj je karbonhidratoj povas maltrafi sanavantaĝojn – kiel pliigita ekhavo de dieta fibro – havigitajn per alt-kvalitaj karbonhidratoj troveblaj en legomoj kaj guŝoj, kompletaj grenoj, fruktoj, kaj aliaj vegetaloj.[13][14] "Meta-analizo, de modera kvalito," inkludis kiel negativajn efikojn de la dieto halitozon, kapdoloron kaj konstipon.[15]
Dietoj malaltaj je karbonhidratoj povas esti tiom efektivaj kiel dietoj malaltaj je grasoj por helpi la atingon de pezoperdo laŭlonge de mallonga tempoperiodo kiam la ĝenerala kaloriengluto estas reduktita.[16] Aserto de scienca uson-bazita internacia organizo Endocrine Society diras, ke "kiam la kaloriengluto estas tenita konstante [...] la akumulado de graso en korpo ne ŝajnas esti tuŝata de eĉ tre markitaj ŝanĝoj en la kvanto de graso kontraŭ karbonhidrato en la dieto."[16] Laŭ longaj tempoperiodoj, efektiva perdo aŭ reteno de pezo dependas de la kalorirestrikto,[16] ne de la proporcio de makronutraĵoj en dieto.[17] La defendantoj de dieto asertas, ke karbonhidratoj okazigas troan grasakumuladon pro pliigo de la niveloj de insulino en sangoj, kaj ke la fakto ke dietoj malaltaj je karbonhidratoj havas "metabolan avantaĝon", ne estas subtenita pere de klinika pruvaro.[16][18] Krome, ne klaras kiel dietoj malaltaj je karbonhidratoj povas efiki sur la korvaskula sano, kvankam du artikoloj montris, ke restrikto de karbonhidratoj povas plibonigi la markilojn de lipidoj por la risko de korvaskula malsano risk.[19][20]
Dietoj malaltaj je karbonhidratoj ne estas pli efektivaj ol konvencia saniga dieto por preventi la aperon de diabeto tipo 2, sed por personoj kun diabeto tipo 2, ili estas atingebla ŝanco por perdi pezon aŭ helpi kontroli la glukemian nivelon.[21][22][23] Estas nur limigita pruvaro por subteni la rutinan uzadon de dietoj malaltaj je karbonhidratoj kiel rimedo por kontroli la pliigon de diabeto tipo 1.[24] La usona American Diabetes Association rekomendas, ke homoj suferantaj je diabeto devus adopti ĝeneralan sanigan dieton, anstataŭ dieto fokusita al karbonhidratoj aŭ al aliaj makronutraĵoj.[23]
Ekstrema formo de dietoj malaltaj je karbonhidratoj – nome "ketogenika dieto" – estis establita kiel medicina dieto por la traktado de epilepsio.[25] Pere de reklamado fare de famuloj dum la komenco de la 21a jarcento, ĝi iĝis moda dieto kiel rimedo por pezperdo, sed kun riskoj de nedezireblaj flankefikoj, kiel malaltaj energiniveloj kaj pliiĝinta malsato, sendormeco, naŭzo, kaj misordoj je la aparato de digestado. [25] La Brita Dietika Asocio nomis ĝin unu el la "5 pintaj plej malbonaj dieto evitendaj en 2018".[25]
↑ (May 2006) “A high-protein, high-fat, carbohydrate-free diet reduces energy intake, hepatic lipogenesis, and adiposity in rats”, The Journal of Nutrition136 (5), p. 1256–60. doi:10.1093/jn/136.5.1256.
↑ 9,09,1Carbohydrates. The Nutrition Source. Harvard School of Public Health (18a de Septembro, 2012). Arkivita el la originalo je 7a de Majo, 2013. Alirita 3a de Aprilo, 2013 .
↑ (Septembro 2018) “Dietary carbohydrate intake and mortality: a prospective cohort study and meta-analysis”, The Lancet. Public Health3 (9), p. e419–e428. doi:10.1016/s2468-2667(18)30135-x.
↑ 16,016,116,216,3 (August 2017) “Obesity Pathogenesis: An Endocrine Society Scientific Statement”, Endocrine Reviews38 (4), p. 267–296. doi:10.1210/er.2017-00111.
↑ (2012) Behavioral approaches to the treatment of obesity. John Wiley & Sons. ISBN 978-0-470-65588-7. “Taken together, these findings indicate that calorie intake, not macronutrient composition, determines long-term weight loss maintenance.”.
↑ (Marto 2017) “A review of the carbohydrate-insulin model of obesity”, European Journal of Clinical Nutrition71 (3), p. 323–326. doi:10.1038/ejcn.2016.260. 54484172.
↑ (Februaro 2016) “Effects of low-carbohydrate diets v. low-fat diets on body weight and cardiovascular risk factors: a meta-analysis of randomised controlled trials”, The British Journal of Nutrition115 (3), p. 466–479. doi:10.1017/S0007114515004699. 21670516.
↑ (Junio 2018) “Overweight and diabetes prevention: is a low-carbohydrate-high-fat diet recommendable?”, European Journal of Nutrition57 (4), p. 1301–1312. doi:10.1007/s00394-018-1636-y.
↑ (Septembro 2017) “Efficacy of low carbohydrate diet for type 2 diabetes mellitus management: A systematic review and meta-analysis of randomized controlled trials”, Diabetes Research and Clinical Practice131, p. 124–131. doi:10.1016/j.diabres.2017.07.006.
↑ (Marto 2019) “The ups and downs of low-carbohydrate diets in the management of Type 1 diabetes: a review of clinical outcomes”, Diabetic Medicine36 (3), p. 326–334. doi:10.1111/dme.13845. 53102654.
↑ 25,025,125,2Top 5 worst celeb diets to avoid in 2018. British Dietetic Association (7a de Decembro 2017). Arkivita el la originalo je 31 de Julio, 2020. Alirita 1a de Decembro 2020 . “The British Dietetic Association (BDA) today revealed its much-anticipated annual list of celebrity diets to avoid in 2018. The line-up this year includes Raw Vegan, Alkaline, Pioppi and Ketogenic diets as well as Katie Price's Nutritional Supplements.”.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carbohydrate en la angla Vikipedio.
Malaysian national badminton team MalaysiaAssociationBadminton Association of MalaysiaConfederationBadminton AsiaPresidentMohamad Norza ZakariaBWF rankingCurrent ranking5 2 (3 January 2023)Highest ranking5 (3 January 2023)Sudirman CupAppearances17 (first in 1989)Best resultSemi-finals (2009, 2021, 2023)Thomas CupAppearances32 (first in 1949)Best resultChampions (1949, 1952, 1955, 1967, 1992)Uber CupAppearances19 (first in 1957)Best resultQuarter-finals (2004, 2008, 2010)Asian Mixed Team Champ...
Ciung-batu terdiri dari genus Myophonus dari keluarga penangkap lalat Dunia Lama Muscicapidae . Mereka semua berukuran sedang, kebanyakan burung pemakan serangga atau omnivora . Mereka semua adalah spesies berwarna cerah yang ditemukan di India dan Asia Tenggara . Jantan biasanya berwarna biru, dan betina mirip dengan jantan atau coklat. Bercak biru cerah yang ditemukan di bahu dan terkadang kepala, pada ciung-batu, yang khas pada burung pengicau, memantulkan sinar ultraviolet dengan kuat . C...
Petroleum product burned to generate motive power or heat An oil tanker taking on fuel, or bunkeringFuel oil is any of various fractions obtained from the distillation of petroleum (crude oil). Such oils include distillates (the lighter fractions) and residues (the heavier fractions). Fuel oils include heavy fuel oil (bunker fuel), marine fuel oil (MFO), furnace oil (FO), gas oil (gasoil), heating oils (such as home heating oil), diesel fuel, and others. The term fuel oil generally includes a...
Саад Самір Особисті дані Повне ім'я Саад Ель-Дін Самір Народження 1 квітня 1989(1989-04-01) (34 роки) Бенха, Єгипет Зріст 182 см Вага 80 кг Громадянство Єгипет Позиція захисник Інформація про клуб Поточний клуб «Аль-Аглі» Номер 20 Професіональні клуби* Роки Клуб І (г) 2009–...
Artikel ini membutuhkan rujukan tambahan agar kualitasnya dapat dipastikan. Mohon bantu kami mengembangkan artikel ini dengan cara menambahkan rujukan ke sumber tepercaya. Pernyataan tak bersumber bisa saja dipertentangkan dan dihapus.Cari sumber: Selom – berita · surat kabar · buku · cendekiawan · JSTOR (February 2015) SelomPotongan melintang dari cacing Oligochaeta. Rongga tubuh cacing tersebut mengelilingi tiflosol di bagian tengah.RincianPengidenti...
فنسنت كوك معلومات شخصية الميلاد 15 أغسطس 1965 (58 سنة) هونغ كونغ مواطنة الصين الحياة العملية المدرسة الأم جامعة سايمون فريزر المهنة ممثل، ومخرج أفلام، وكاتب سيناريو، وممثل أفلام، وممثل تلفزيوني المواقع IMDB صفحته على IMDB تعديل مصدري - تعديل فن...
WYGAlbum studio karya WayangDirilis26 Juni 2002GenrePopDurasi43:48LabelBMGKronologi Wayang The Best of (2001)The Best of2001 WYG (2002) Dari Hati(2003)Dari Hati2003 WYG adalah album keempat dari grup musik Wayang. Dirilis pada tahun 2002 yang berisi 11 buah lagu dengan lagu Tak Selamanya, Jangan Kau Pergi Dan Andai Kau Ada sebagai 3 lagu utama album ini. Daftar lagu No.JudulDurasi1.Tak Selamanya3:482.Hanya Diam3:583.Saat Yang Terindah3:114.Pacarku Dahulu3:595.Jadikan Satu3:296.Jangan Kau ...
Place de l'Hôtel-de-Ville Coördinaten 48° 51′ NB, 2° 21′ OL Arrondissement 4e Quartier Saint-Merri Lengte 155 m Breedte 82 m Naam sinds 1803 Het stadhuis aan het plein Portaal Parijs De Place de l'Hôtel-de-Ville (Stadhuisplein), tot 1803 Place de Grève genoemd, is een plein in de Franse hoofdstad Parijs. Het plein is gesitueerd aan de oever van de rivier de Seine. Hier komt ook de vroegere naam vandaan: een grève is een vlak terrein van grind of zand ...
Modes of transport in Mozambique include rail, road, water, and air. There are rail links serving principal cities and connecting the country with Malawi, Zimbabwe and South Africa. There are over 30,000km of roads, but much of the network is unpaved. On the Indian Ocean coast are several large seaports, including Nacala, Beira and Maputo, with further ports being developed. There are 3,750km of navigable inland waterways. There is an international airport at Maputo, 21 other paved airports, ...
Bilateral relationsSomalia–United Kingdom relations Somalia United Kingdom Somalia–United Kingdom relations are bilateral relations between Somalia and the United Kingdom. History Relations between the territories of present-day Somalia and the United Kingdom date back to the 19th century. In 1884, Britain established the British Somali Coast Protectorate in northern Somalia (Somaliland) after signing successive treaties with the then ruling Somali Sultans, such as Mohamoud Ali Shire of t...
Sailing at the Olympics 12 Metre[1]at the Games of the IV OlympiadLine drawing of a 12 Metre yacht from 1908VenueClyde Corinthian Yacht ClubHunters Quay[2]DatesFirst race: August 11, 1908 (1908-08-11)Last race: August 12, 1908 (1908-08-12)Competitors20 from 1 nationTeams2Medalists T. C. Glen-Coats (helmsman), J. H. Downes (mate), J. S. Aspin, John Buchanan, J. C. Bunten, A. D. Downes, David Dunlop, John Mackenzie, Albert Martin...
2012 studio album by KBWeight & GloryStudio album by KBReleasedJuly 17, 2012 (2012-07-17)GenreChristian hip hopLabelReachProducerDirty Rice, Coko Korinne, Black Knight, Andre Atkinson, Mark Mims, Maurice Tonia, Street Symphony, Alex Medina, Geeda, Joseph Prielozny, Cheesebeats (a.k.a. Tha Kracken), Halo, PK, Karac, Benjah, Sky, and ThaInnaCircleKB chronology Who is KB?(2011) Weight & Glory(2012) 100(2014) Singles from Weight & Glory HelloReleased: October 28...
1994 studio album by DarkthroneTransilvanian HungerStudio album by DarkthroneReleased17 February 1994RecordedNovember–December 1993StudioNecrohell StudiosGenreBlack metalLength39:00LanguageEnglish, NorwegianLabelPeacevilleProducerDarkthroneDarkthrone chronology Under a Funeral Moon(1993) Transilvanian Hunger(1994) Panzerfaust(1995) Professional ratingsReview scoresSourceRatingAllMusic[1]Sputnikmusic[2] Transilvanian Hunger is the fourth studio album by Norwegian blac...
Der britische Premierminister Neville Chamberlain zeigt unmittelbar nach seiner Rückkehr aus München auf dem Flughafen Heston bei London die mit NS-Deutschland getroffene Vereinbarung. (30. September 1938) Appeasement-Politik (von englisch to appease, französisch apaiser, ‚besänftigen‘, ‚beschwichtigen‘, ‚beruhigen‘; auch Beschwichtigungspolitik genannt) bezeichnet eine Politik der Zugeständnisse, der Zurückhaltung, der Beschwichtigung und des Entgegenkommens gegenüber Aggr...
Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada Oktober 2022. Seorang wanita sebelum, selama, dan setelah kehamilan. Gizi dan kehamilan merujuk kepada asupan gizi dan perencanaan pola makan sebelum, selama dan setelah kehamilan.[1][2] Kehamilan yang baik direncanakan sejak 3 bulan hingga setahun s...
Former mine in Yavapai County, Arizona United Verde MineSite of the United Verde open-pit copper mine near JeromeLocationArizonaCountryUnited StatesProductionProductsCopperHistoryOpened1880sClosed1953 The United Verde mine was one of the largest copper mines in the United States.[1] The mine was located in the town of Jerome in central Arizona, in the southwestern United States.[1] The mine produced over 2 billion pounds of copper, silver, and gold.[citation needed] Re...
Questa voce sull'argomento stagioni delle società calcistiche italiane è solo un abbozzo. Contribuisci a migliorarla secondo le convenzioni di Wikipedia. Segui i suggerimenti del progetto di riferimento. Voce principale: Vicenza Calcio. Associazione Fascista Calcio VicenzaStagione 1941-1942Sport calcio SquadraVicenza Calcio Allenatore Pietro Spinato, poi Aldo Spivach Presidente Giuseppe Del Conte Serie B2º posto. Promossa in Serie A. Coppa ItaliaSedicesimi di finale. Maggiori presenze...
Bangladeshi film by Abdullah al Mamun released in 1988 Dui JibonBengaliদুই জীবন Directed byAbdullah al MamunScreenplay byAbdullah al MamunStory byAbdullah al MamunProduced bySuchana FilmsStarringBulbul Ahmed Kabori Sarwar Afzal Hossain Parveen Sultana Diti CinematographyRafiqul Bari ChowdhuryEdited byAtikur Rahman MollikMusic byAlam KhanDistributed by Suchana Films (1988) New Eagle Video (2011) Release date1988Running time135 minutesCountryBangladeshLanguageBengali Dui Jibon (Be...