Stjepan "Stipe" MESIĆ (naskiĝis la 24-an de decembro 1934 en Orahovica, Jugoslavio) estas kroata politikisto. Li estis Prezidanto de la Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRY) de la 1-a de julio ĝis la 3-a de oktobro 1991 kaj Prezidanto de Kroatio de la 18-a de februaro 2000 ĝis la 18-a de februaro 2010. Li transprenis kiam la antaŭa prezidanto, Franjo Tuđman, mortis en decembro 1999.
Li estis membro de la Kroata Demokratia Unio (HDZ) de 1990 ĝis 1994, kaj estis, interalie, prezidanto de la parlamento de 1992 ĝis 1994. En 1994, li kaj pluraj aliaj membroj rompis kun la HDZ kaj fondis sian propran partion., la Sendependaj Demokratoj de Kroatio (HND). La kialo estis ke li forte malkonsentis kun, interalie, la politiko de la lando direkte al Bosnio kaj Hercegovino. Poste, pluraj da la membroj de HND aliĝis al la Kroata Popola Partio (HNS) [1][2][3][4].
Mesic ankaŭ estis prezidanto de Jugoslavio por mallonga periodo de 30 junio 1991 ĝis 6 decembro 1991. En totalo, Jugoslavio havis dek kvar prezidantojn inter la morto de Josip Broz Tito en 1980 kaj ĝia dissolvo en 1992.
Dum la UK 2001, li estis la Alta Protektanto de la kongreso [5].
Referencoj
Eksteraj ligiloj