Stadtbahn de Essen (germaneStadtbahn Essen) estas transportsistemo priservanta la germanan urbon Essen. Ĝi estas Stadtbahn-sistemo (laŭlitere: "Urba fervojo") rezultiĝanta el la transformo de la malnova tramreto, kies centraj sekcioj estis subterigitaj igante ilin similaj al metroo.