Sofia Ĉarlota de Hanovro (origine germane Sophie Charlotte, prononco [zoFI: ŝarLOte], titolo Herzogin von Braunschweig und Lüneburg, naskiĝis la 30-an de oktobro 1668 (nun 1668-10-30); mortis la 1-an de februaro 1705) estis la unua reĝedzino en Prusio kiel edzino de la reĝo Frederiko la 1-a. Ŝi estis la nura filino de la Elektisto Ernst August de Brunsvigo-Luneburgo kaj de lia edzino Sofia de Palatinato. Ŝia plej aĝa frato Georgo Ludoviko sukcedis en la brita trono en 1714 kiel reĝo Georgo la 1-a.