Ĉe Sitamarhi oni trovis malnovajn templorestaĵojn. Kiel administra unuo ĝi estis kreita en 1875 ene de distrikto de Muzaffarpur. La urbo estis detruita dum mallonga, sed forta sismo en 1934, la administrado ŝanĝiĝis al Dumra. Aparta distrikto Sitamarhi estis establita en 1972.
Ekonomio
La grundoj ĉirkaŭ Sitamarhi estas preskaŭ ĉie fekunda kaj kultivebla. Rizoj, tritikoj, maizoj, oleaj semoj, tabakoj, legomoj kaj kelkaj fruktoj kiel bananoj kaj liĉioj estas kultivitaj. La la ĉiujaraj inundoj malhelpas la kultivadon.
En Sitamarhi la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua, sed superregas la majtila lingvo.
Trafiko
Sitamarhi akceptas trairan fervojan linion, sed ĉe la najbara Dumra disbranĉiĝas alia linio al Muzaffarpur. 4 ĉefvojoj kaj 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Darbhanga.
Klimato
En Sitamarhi jare pluvas inter 1100-1300 mm. La plej granda parto de la pluvokvanto okazas dum la musono, sed iomete en la ceteraj monatoj pluvas.