Sfântu Gheorghe - jen rumane, prononco [sfıntu gjorgje], hungare Sepsiszentgyörgy [ŜEPŝisentdjørdj], germane Sankt Georgen [zankt geORgn], jide סנט דזשארדזש, do "snt dĵardĵ" - estas urbo en Rumanio ĉe la sudorienta piedo de la Montaro de Baraolt, nordoriente de Braŝovo. De 1968 ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto Covasna. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Chilieni, Coşeni kaj Şugaş Băi.
Loĝantaro
En 1910 Sepsiszentgyörg havis 8 685 loĝantojn, en 1992 67 220 (el kiu 74% hungaroj). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 50 080 loĝantoj.
Historio
Laŭ la dokumentoj la sikuloj loksidiĝis tie antaŭ 1224. Ĝis 1876 ĝi estis la ĉefurbo de Triseĝoj (rumane: Trei Scaune, hungare: Háromszék). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Háromszék). La konstruaĵo de Székely Nemzeti Múzeum estis projektita de Károly Kós.
Fonto
La ceterajn en Hungara reĝlando vidu: Bácsszentgyörgy!
Kulturaj institucioj
Gravaj kulturaj eventoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj