Ĝi estas la sidejo de municipo Sever do Vouga kun areo de 129,88 km² kaj 12 356 loĝantoj (2011), subdividita en sep fregezioj. La municipo limas norde kun la municipo Vale de Cambra, oriente kun Oliveira de Frades, sude kun Águeda kaj okcidente kun Albergaria-a-Velha kaj Oliveira de Azeméis. La urbo mem estas ĉirkaŭ 30 km oriente de Aveiro, 70 km sude de Porto, 70 km norde de Koimbro kaj 60 km okcidente de Viseu.
Fregezioj
La fregezioj de Sever do Vouga estas jenaj:
Cedrim e Paradela
Couto de Esteves
Pessegueiro do Vouga
Rocas do Vouga
Sever do Vouga
Silva Escura e Dornelas
Talhadas
Historio
Estis loĝado jam el la prahistorio, kiel atestas dolmenoj kaj aliaj megalitoj; proksimeco al la marbordo kaj komunikvojoj helpis la setladon, en antikveco. Diversaj loĝlokoj jam ekzistis en la mezepoko, kiel atestas pilorioj.
En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj planitaj de liberalismo, kaj pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj. En la 20-a jarcento la loĝantaro malkreskis el 14 000 loĝantoj en la mezo de la jarcento ĝis nunaj 12 000.
Vidindaĵoj
Preĝejoj de Cedrim; de Paradela; de Pessegueiro do Vouga; de Rocas do Vouga; de Dornelas
Municipa muzeo
Pilorioj de Couto de Esteves kaj de Sever do Vouga
Dolmeno de Arca da Cerqueira aŭ Dólmen da Casa da Moura kaj megalitoj de Chão Redondo 1 kaj 2