La Setinterna maro (瀬戸内海,Seto Naikai?), foje mallongigita kiel Interna maro, estas la akvejo kiu separas la insulojn Honŝuo, Ŝikoku, kaj Kjuŝuo, tri el la kvar ĉefaj insuloj de Japanio. Ĝi utilas kiel akvovojo kiu konektas la akvojn de la Pacifika Oceano ĝis la Japana maro. Ĝi konektas kun la Osaka Golfeto kaj havigas martransportan ligilon kun la industriaj centroj de la regiono Kansajo, kiel Osako kaj Kobe. Antaŭ la konstruado de la fervoja Ĉefa Linio de Sanĝo, ĝi estis la ĉefa transporta ligilo inter Kansajo kaj Kjuŝuo.
La regiono Setouĉi enhavas la maron kaj la ĉirkaŭajn marbordajn areojn. Tiu regiono estas konata pro sia modera klimato, kun stabila tutjara temperaturo kaj relative malalta pluvokvanto. La maro estas fama pro sia periodaj ruĝaj tajdoj (赤潮,akashio?) okazigitaj per densa grupigo de ia fitoplanktono kiu rezultas en la morto de grandaj nombroj de fiŝoj. Ekde la 1980-aj jaroj, la norda kaj suda bordoj de la maro estas konektitaj per la tri vojoj de la Honŝu–Ŝikoku Pontoprojekto, kiel la Granda Setoponto, kiu servas al trafiko de kaj fervojo kaj de aŭtomobiloj.