La surfaco de la Japana maro estas ĉirkaŭ 1.048.950 km² je averaĝa profundo de 1.752 m kaj maksimuma profundo de 3.742 m. Oni povas distingi tri partojn:
norde la Japana baseno enhavas la plej grandajn profundojn,
sudoriente troviĝas la Yamato-baseno,
sudokcidente estas la Tsushima-baseno kun malpli profundaj akvoj.
La marbordoj de la orientaj insuloj estas larĝaj kaj relative malaltaj; kontraŭe la kontinentaj marbordoj, ĉefe okcidente laŭ la bordo de Koreio, krutaj, krudaj kaj ŝtonaj.
La Japana maro, kvankam iom pli malvarma ol la Pacifiko trans la insuloj, kontribuas konsiderinde al la milda klimato en Japanio. Fiŝkaptado estas grava ekonomia faktoro por la najbaraj ŝtatoj. Konflikto, kiu koncernis la fiŝkaptlokoj, kaŭzis disputon pri la posedo de la Liancourt-rokoj, kiujn postulas kaj Japanio kaj Sud-Koreio kaj estas regitaj ekde 1950 de Sud-Koreio.
La nomo Japana maro estas de japaneNihon-Kai (En kanji aŭ ĉin-skribe: 日本海), ĉineRìběn hǎi (日本海), ruseЯпо́нское мо́ре, Japonskoje More, anglethe Japan Sea, ktp.
Orienta maro estas la reklamo el koreeDonghae (kore-skribe: 동해, en hanja aŭ ĉin-skribe: 東海).
Pri la oficiala nomo disputas la registaroj de la najbaraj ŝtatoj. La registaroj de Nord-Koreio kaj ĉefe Sud-Koreio argumentas, ke la nomo Japana maro estas frukto de decido de la jaro 1928 fare de la Internacia Hidrografia Organizo, kies sidejo estas en Monako. Ili postulas la uzadon de la nomo Orienta Maro anstataŭ Japana maro aŭ almenaŭ egalecon inter la du nomoj. Tamen, la maro estis nomata itale"Mar del Giappone" (Maro de Japanio) de Matteo Ricci en 1602.
La esprimo de "Orienta maro" ne estas internacia, ĉar ĝi povas signifi plurajn aliajn marojn (Vidu Orienta maro).