Kiel la nomo sugestas, la senpintigita 4-hiperkubo povas esti konstruita per senpintigo de verticoj de la regula 4-hiperkubo je de latera longo. Regula kvaredro estas formita anstataŭ ĉiu fortranĉita vertico.
Projekcioj
La senpintigita-kubo-unua paralela projekcio de la senpintigita 4-hiperkubo en 3-dimensian spacon estas jena:
2 el la senpintigitaj kubaj ĉeloj projekciiĝas sur senpintigitan kubon enskribitan en la kuba koverto.
La aliaj 6 senpintigitaj kubaj ĉeloj projekciiĝas sur la kvadratajn edrojn de la koverto.
La 8 neregulaj kvaredroj inter la koverto kaj triangulaj edroj de la centra senpintigita kubo estas la bildoj de la 16 kvaredraj ĉeloj, po 2 ĉeloj al ĉiu bildo.