Senpiŝtokorneto aŭ mallonge korneto (troviĝas ankaŭ la vikipediaj ligiloj kiel Lituus, itale cornetto, angle cornett) estas historia muzikilo, kiu havis sian florepokon en la frua 17-a jarcento. Ĝi diferencas de la moderna piŝtokorneto per la fakto, ke ĝi ne havas piŝton, kaj ankaŭ ĝi diferencas de klariono kaj ĉaskorno per la fakto., ke ĝi ne havas volvitan tubon. Ĝi estis fabrikata plejparte el ligno, malofte ankaŭ el eburo, ofte ornamita de arĝenta aŭ latuna elemento; ĝi estas rigardata kiel latuna instrumento.
Konstruo kaj sonamplekso
La korneto principe estas priblovata simile al la trumpeto, t.e. la sono estas produktata en buŝaĵo, regule el ligno, kerato aŭ eburo, per la lipoj. Tial oni rigardas la klarionon malgraŭ ĝia materialo kiel latuna instrumento. Ofte oni rigardas la klarionon kiel miksaĵo inter bekfluto kaj trumpeto.
La kornetistoj metas la buŝaĵon flanken sur la lipojn.
La sonamplekso teorie situas je preskaŭ tri oktavoj. Fakte en la kutima literaturo sufiĉas la amplekso de a ĝis d’’’. La korneto estas kutime meztone agorditaj. Pro tio la literaturo estas limigita je tonaloj sen kromsignoj aŭ kun nur unu ĝis du diesoj aŭ bemoloj.
La korneto estas malfacilege lernebla kaj ekzercintensa instrumento, ĉar kaj la intonacio kaj la almetado devas esti trejnata multjare kaj ekzistas nur relative malmultaj altkvalitaj instruistoj.
Subspecoj
La korneto havas konusan tubon kun sep fingrotruoj. Oni distingigas inter:
Kurbaj kornetoj (Cornetto curvo), iomete kurba, fabrikata el du duonoj elkavigitaj, kungluataj kaj poste kovrita per ledo, ĉefe en jenaj formatoj:
en normala sopranregistro (Cornetto) – plej malalta tono a, prenata en G;
la pli malgrandaj kaj pli alte sonantaj diskantoklarionoj (Cornettino);
la pli malaltaj sonantaj tenorklarionoj, pli longe kaj plejofte kurbigita s-forme;
Rektaj kornetoj (Cornetto diritto), pli maloftaj;
Mutaj kornetoj (Cornetto muto), same rektoforma el unu lignopeco kun enfrezita, ne forigebla buŝaĵo . La sono de la muta klariono estas pli mola kaj mallaŭta ol ĉe aliaj variantoj;
la Serpento kiel basformo de la instrumentfamilio.
La korneto estis ekde la 15-a ĝis meze de la 17-a jarcento unu el la plej gravaj instrumentoj. Ĝi estis fama pro tio, ke ĝi povas bonege imiti la homan voĉon.
Historio
Ĝi estis uzata komence de la urbofajfistoj kiel supra voĉo de trombono-ensemblo (trumpetoj estis rezervitaj por la nobelaro kaj krome malpli moveblaj), antaŭ ol ĝi ekirante de Italio iĝis virtuoza soloinstrumento.
Kun la aperado de la violono la korneto iom post iom perdis sian gravecon kiel soloinstrumento. Plej malfrue oni uzis la klarionon en norda Eŭropo, kie en la 18-a jarcento ekestis la lastaj originalaj verkoj por klariono. La serpenton oni ne malofte uzis ĉ. 1800 en la liberaera muziko, kaj ĝi aperas eĉ kiel orkestra instrumento en partituroj de la Romantikisma muziko.
La korneto kaj la malnova muziko
Kiel rezulto de la renaskiĝo de malnova muziko en la malfruaj 1970-aj jaroj de la 20-a jarcento oni remalkovris la korneton kaj sekve iom post iom muzikistoj lernas la uzadon malgraŭ la malfacilaĵoj.