Semplantoj (aŭ fanerogamoj, spermatofitoj el la grekaj spermo, semo kaj fito, planto) estas aro de plantoj kies reprodukado fariĝas per semoj. Ĝi enhavas la Spermatophyta, Anthophyta, Embryophyta siphogama. Semplantoj estas ĉefa grupo de la histaj plantoj (Tracheophyta). Ilia komuna trajto estas la estiĝo de semoj. Simile al aliaj grupoj, kiel la filikoj, ili havas radikojn, tigojn kaj foliojn. Ne apartenas al la grupo la grajnaj lepidokarpacoj(Lepidocarpaceae), (Miadesmiaceae) kaj grajnaj (Calamocarpaceae), ĉar la grupo iĝus polifiletika. La Spermatophyta estas monofiletika grupo, kies prauloj estas en la progimnospermoj (Progymnospermae, Archeopteridae), kiuj devenas el la (Psilophytinae).