Saschiz [saskiz] (germane: Keisd, hungare: Szászkézd [saskezd]) estas komunumo en Rumanio oriente de Sighișoara. En 1910 Szászkézd havis 1 985 loĝantojn (precipe germanoj, malplimulte rumanoj kaj hungaroj) kaj en 1992 1 591 (rumanoj, 3 % da hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1308. Ĝi estis fondita en la 11-a jarcento de sikuloj, kiuj forlasis ĝin kaj fondis Kézdiseĝon. En la 12-a kaj 13-a jarcentoj alvenis saksoj. Ĝi fariĝis unu el la plej gravaj saksaj centroj.
Tra Saschiz pasas la nacia vojo DN13, samtempe eŭropa vojo E60, kiu iras al la sude limanta distrikto Brașov. Saschiz havas haltejon ĉe la fervoja linio inter Sighișoara kaj Braŝovo, sed ĝi teritorie situas en la norde kaj oriente najbara komunumo Vânători.