Adămuș [adǝmuŝ] (hungare: Ádámos [a:da:moŝ]) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Târnăveni. Administre apartenas al ĝi Chinciuș (Kincses), Dâmbău (Küküllődombó), Herepea (Magyarherepe), Crăiești (Magyarkirályfalva) kaj Cornești (Sövényfalva).
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 893 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 — 2 128 (rumanoj, hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1505. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). La unitariisma preĝejo estis konstruita en malfrua gotika stilo en la 15-a/16-a jarcentoj. La ligna baldakeno ĝia estis farita en 1526 de nekonata artisto. En 1909 ĝi estis portita en la Hungaran Nacian Muzeon de Budapeŝto. Origine ĝi konsistis el 56 tabuloj, el kiuj unu prezentis lignaĵiston.
Fonto
Gravaj personoj
Eksteraj ligiloj
Distrikto Mureș (Rumanio) |
---|
Municipoj |
| |
---|
Urboj |
|
---|
Komunumoj |
|
---|
|