Salinas estas grandurbo en Usono, en subŝtatoKalifornio, en la kantono Monterey ("Montoreĝo"). Ĝi estas administra kaj agrikultura centroj de la kantono kaj la plej granda municipo de la kantono. Salinas signifas en la hispana origine Salejoj aŭ pli precize Salproduktejoj. Laŭ la stato de 2020 en la komunumo vivis 163 542 loĝantoj sur areo de 61,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 670 loĝantoj/km².
Salinas situas sur ebenaĵo ĉe la buŝo de Valo Salinas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato (preskaŭ ĉe la marbordo). Pacifiko troviĝas 8 mejlojn, rivero same nomata Salinas troviĝas 16 km.
Historio
Plej frue indiĝenaj indianoj vivis en tiu areo. En la 18-a jarcentohispanoj akiris la kampojn por paŝtadi brutojn. Usono okupis la tutan regionon en 1850. En 1854 ekfunkciis poŝto, kiu iĝis ĝermo de la urbo. Stratoj estis videblaj en 1867, en la sekva jaro jam la fervojo alvenis. Alvenis multe da ĉinoj, kiuj faris el la marĉaj kampoj produktivan kamparon; oni komencis kulturi eĉ vinberojn. La apudaĵo famas pri kultivado de artiŝokoj, sed oni kultivadas ankaŭ aliajn legomojn.
Klimato
Salinas situas en mediteranea klimatozono. La averaĝa temperaturo varias inter 9-20 °C, en septembro averaĝe estas 24 °C, en decembro kaj januaro averaĝe estas 5 °C. Ĉiujare falas pluvo po 386 mm. Neĝo estas ekstreme malofta en la urbego. La aerkvalito estas tre pura.