Napa estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtatoKalifornio, en la okcidenta parto de Nordameriko kaj estas la administra centro de la samnoma kantono Napa, kiu entute estas renoma vinkultiva regiono. Sekve en la urbo troveblas pluraj pompaj vinfarejaj palacoj, aranĝitaj kiel historiecaj kasteloj, vilaoj aŭ temploj. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 79 246 loĝantoj sur areo de 46,74 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 695 loĝantoj/km².