Salerno (saˈlɛrno) estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regionoKampanio kaj la provinco Salerno, sude de Napolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 127 186 loĝantoj sur areo de 59,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 125 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Sankta Mateo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Norde estas montoj, sude la maro, kaj sudoriente ebenaĵo kreita de la rivero Sele, kiu fluas en la maron ĉirkaŭ 40 km sude de Salerno.
Salerno estas tre proksima al Napolo (ĉ. 60 km). Ĝi situas en la regiono Kampanio kaj estas ĉefurbo de unu el ĝiaj provincoj.
Historio
En la 6-a jarcento a.K. jam ekzistis sur apuda monteto etruska vilaĝo aŭ urbeto, Irna, kiu dum la 5-a jarcento a.K. falis sub la samnitoj. Je la piedo de tiu monteto naskiĝis poste nova urbeto, Salernum, kiu baldaŭ iĝis pli grava ol Irna mem.
Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio, Salerno restis sub la Bizanca Imperio ĝis 646, kiam ĝi estis konkerita de la Lombardoj venantoj de Benevento. Ekde 774 la princoj de Benevento loĝis pli en Salerno ol en Benevento mem; en 851 ekestis du princlandoj, de Salerno kaj de Benevento, kiuj tamen havis kutime la saman reganton.
Salerno estis tre prospera en la 10-a kaj 11-a jarcento. Tre fama estis en tiu tempo la Medicina Lernejo de Salerno, simila al antikva universitato.
En 1076 Salerno estis konkerita de Robert de Hauteville, normanda militestro kiu jam estis konkerinta grandan parton de la Suda Italio. Ne tro doloriga estis tamen la konkero por la urbo: la normanda militestro antaŭ 17 jaroj jam edziniĝis la fratinon de la lasta lombarda princo de Salerno kaj permesis ke la venkita princo foriru kun sia kortego senĝene kaj senhaste (post pluraj monatoj).
Sub la normandoj Salerno plu prosperis kaj estis unu el la ĉefaj urboj de la normanda Reĝlando de Sicilio. En la postaj jarcentoj ĝi ĉiam restis parto de tiu reĝlando kaj de la reĝlandoj postvenantaj (Reĝlando de Napolo, Reĝlando de la du Sicilioj), sed iom post iom ĝi iĝis pli malgrava ĉar la proksima Napolo iĝis la ĉefurbo de la reĝlando.
En 1861 Salerno, kiel la tuta Suditalio, iĝis parto de la ĵus kreita Reĝlando de Italio.
Vidindaĵoj
La historia centro estas tre riĉa je mezepokaj konstruaĵoj, inter aliaj:
la katedralo (duomo), konstruita inter 1080 kaj 1085 sur antaŭa preĝejo paleokristana kaj plurfoje modifita
pluraj aliaj preĝejoj enhavantaj partojn de la lombarda tempo (Sankta Maria de Lama enhavas ankaŭ lombardajn freskojn)
pluraj nobelaj palacoj de la lombarda kaj de la normanda epoko, grave modifitaj en la postaj jarcentoj
Ekster la centro estas:
la kastelo de Areki (castello di Arechi), mezepoka fortikaĵo
la turo Carnale (elp: karnale), granda defenda turo konstruita en 1569