Bellizzi estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regionoKampanio kaj la provinco Napolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 13 229 loĝantoj sur areo de 8.02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 650 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta sankta koro de Jesuo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
La teritorio de la komunumo troviĝas je 95% en ebenaĵo kaj estas trafluita de la riveroj Lama kaj Vallemonio.
Historio
Ĝis 1990 la teritorio de Bellizzi estis parto de la komunumo Montecorvino Rovella. La unua skriba mencio pri la ekzisto de Bellizzi datiĝas el dokumento el la jaro 1811.
Arboplantado
Estas tradicio, ke la komunuma administracio plantigas arbon por ĉiu persono, kiu naskiĝas en Bellizzi.
Trafiko
Bellizzi situas ĉe la strato 18 Tirrena Inferiore. La urbo disponas pri la stacidomo Montecorvino de la trajnlinio de Salerno al Paola. Kaj estas planita haltejo de la metroo de Salerno.Diventerà una fermata della Metropolitana di Salerno.
Sur la teritorio de Bellizzi kaj la najbara komunumo Pontecagnano Faiano situas ankaŭ la flughavenoSalerno Costa d'Amalfi.