Tiu areo inter la rivero Saint-Jean kaj la rivero Mât estis loĝata ekde 1670. En 1704, kvar familioj estis identigitaj sed la nombro de loĝantoj stagnis ĉirkaŭ trideko da blankuloj kaj sklavoj[1]. Ekde 1718, demografia kresko ekiĝis. Multaj kultivoj disvastiĝis : teo, kafo, manioko, tabako, maizo, kariofilo, rizo, vanilo kaj tritiko. Tiuj fekundaj grundoj donis al la regiono la kromnomon « Beau Pays » (eo: bela lando). Saint-André estas unu el la kvartaloj kun Sainte-Suzanne de la kantono Nord-Est. Tiuj kantonoj, kiuj etendiĝas de Saint-Denis ĝis Sainte-Rose konsistigas la distrikton Vent.
La kvartalo estis starigita al paroĥo en 1766. Ĝi celebris en revolucia entuziasmo la elekton de sia unua konsilion la 3-an de aŭgusto 1790[2]. Paradokse, la komunumo Saint-André estis, dum tiu sama periodo, unu el la kontraŭrevoluciaj bastionoj kaj la loko de kontraŭado al la dekretoj de la Kolonia Asembleo de Saint-Denis. La historiistoj parolas pri « ĥaoso » por montri al tiu « sankta-andrean krizon ». Ĝi kulminis kun la malapero de la komunumo kies teritorio estis dividita inter Sainte-Suzanne kaj Saint-Benoît.
La preĝejo Saint-André de Saint-André konstruita en 1751 estis detruita en 1795 laŭ ordono de la Kolonia Asembleo. Unu jaron poste, tiu sama asembleo permesis la rekonsistigon de la paroĥo per la dekretoj de la 21 kaj 22-a de junio 1796. La rekonsistigo estis efektiva ekde 1797 ; ĝi tamen restis sen preĝejo kaj sen pastro ĝis en 1817, dato de la alveno de pastro Minot, kiu lanĉis la konstruon de nova preĝejo (benita en novembro 1821, konsekrita de Monsinjoro Desprez en 1852).
En la 1-a duono de la 19-a jarcento, la regiono kovriĝis per kampoj, sukeruzinoj kaj grandaj loĝejoj inter la plej riĉaj de la kolonio. Ankaŭ la kulturo de la vanilo disvastiĝis rapide en la 2-a duono de la 19-a jarcento. Tiu produkta regiono allogis, post la abolo de sklaveco, multajn laboristojn venantaj el Hindio, inter aliaj malbaroj. Komence de la 20-a jarcento, la urbo enhavis 10 111 loĝantojn kaj etendiĝis sur 5600 hektaroj.
La profesia liceo Jean Perrin, kiu enhavis 1 085 lernantoj en la jaro 2005.
La ĝenerala kaj teknologia liceo Sarda Garriga, kiu enhavis 1 561 lernantoj en la jaro 2005.
La ĝenerala kaj teknologia liceo Saint-André 3-a fariĝinta Liceo Mahatma Gandhi en 2007.
EDF provas en Bras des Chevrettes gigantan baterion kun kapacito de 1 megavato. La baterio, konstruita de la japana NGK estas 15 m longa, 2,5 larĝa kaj 5 m alta[3]. La celo estas stoki elektron produktitan per vento kaj suno sur la insulo kaj redisdoni ĝin okaze de konsumpintoj.
Monumentoj kaj turismo
La komunumo enhavas de kelkaj jaroj subĉielan plezurparkon nomitan Parko Colosse. Starigita sur malnovaj kampoj dediĉitaj al la kultivo de sukerkano, allogas familiojn el la tuta orienta Reunio.