Kiel legi la taksonomion Kariofilo
Biologia klasado
Syzygium aromaticum (L. ) Merrill & Perry
Aliaj Vikimediaj projektoj
La kariofilo (Syzygium aromaticum ) botanike apartenas al la mirtacoj .
En la kuirarto uzatas la sekigitaj florburĝonoj de la planto. Kariofilo fajnigas ĉefe ruĝan brasikon , fruktosalaton , punĉon , marinaĵojn kaj spickukojn .
Ties esenca-oleo havas anestezan virton kaj estas ofte uzata por mildigi dentdolorojn.
La planto originas de la Molukoj kiuj biogeografie situas en la Aŭstralazia ekozono . La monda ekonomia deziro al la fruktoj de tiu ĉi planto estis motoro al klopodoj de eŭropaj potencoj ĉe suborientazio en la periodo de la frua koloniismo , de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj . Pli precize legu pri la historio de la Ternato -insulo.
Nuntempe la ĉefa mondproduktanto pri kariofilo estas Zanzibaro .
Kuracaj uzoj laŭ praaj fontoj kaj nuntempe
En la mezepoko la spico estis uzata kiel ingredienco en medikamentoj, kiuj traktis okulajn problemojn, epilepsion , pulminflamon , palpitacion kaj impotentecon . La najlo estis uzata ankaŭ kiel ingredienco en pilolo , kiu vekis seksan deziron .
Nuntempe en popola medicino la najlo estas uzata kiel ingredienco en multaj medikamentoj kaj kiel loka anestezilo , precipe en dentaj kaj dentokarnaj kuracadoj.
Kariofiloleo estas uzata ankaŭ por malpezigi dentodoloron , muskolajn dolorojn kaj kapdolorojn , por forigi aknojn de la vizaĝo kaj resanigi verukojn kaj makulojn sur la haŭto.
Bildaro
Vidu ankaŭ