Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor
Geografia lokigo sur la mapo : Francio
Saint-André-des-Eaux [sɛ̃tɑ̃dʁedɛzo] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.
La origino de la paroĥo de Saint-André-des-Eaux restas malbone konataj de la historiistoj. Laŭ iuj, la teritorio de Saint-André-des-Eaux, partigita per la riveroj Rance kaj Linon, estus origine konsistinta subparoĥon, dependantan de la grandaj praparoĥoj de Plouasne kaj de Plumaudan[2]. Ĝi eble estis altigita al memstara paroĥo en la 12-a jc, kiel la najbaraj subparoĥoj dependantaj de Plouasne : Saint-Pern en 1149, Bécherel en 1164, Tréfumel antaŭ 1187[3]. La mencio ecclesia de Sancto Andrea aperis por la unua fojo en la paroĥaj registroj en 1581[4]. La paroĥo, situis en la episkoplando de Saint-Malo, sed estis parto de la dekanlando de Bobital, kiu dependis de la episkoplando de Dol.