Saale-ciklovojo (germane: Saaleradweg) estas biciklovojo en Germanujo kiu kondukas sur 403 kilometroj laŭlonge de la rivero Saale disde la fonto ĉe Großer Waldstein ĝis la malfonto je Elbe apud Barby.
Karaktero kaj koneksoj
Ĝi atingas la federaciajn landojnBavario (Fiĥtela montaro, Frankonia Arbaro), Turingio (Turingia Skista Montaro, Saale-regiono) kaj Saksio-Anhaltio konsiderate esti unu el la plej postulantaj ĉe-riveraj ciklovojoj de Germanujo. En la supraj partoj ĝi karakterizatas per multaj krutaj grimpejetoj. En la regiono de la akvobaraĵoj (Saalekaskade: Bleilochtal-baraĵo, Burgkhammer-baraĵo, Walsburg, Hohenwarte-baraĵo kaj Eichicht-baraĵo) ĉeakva biciklado ofte maleblas. Ekde Saalfeld inverse la vojo ankaŭ de familioj kun infanoj. La norda koneksa ciklovojo estas Elbe-ciklovojo. Plejparte ĝi estas asfaltita.
Saale-ciklovojo estas parto de la unuaranga D-itinero 11 Balta Maro–Supra Bavario; dum la lastaj kilometroj ĝi estas parto de la Tuteŭropa biciklovojo R1 kaj de EuroVelo 2.