Großheringen situas en la Distrikto Weimarer Land en la nordoriento de Turingio apud la landlimo de Saksio-Anhalto, ĉirkaŭ 15 km nordoriente de la distrikturbo Apolda. La riveroj Ilm kaj Saale trafluas la komunumon; la enfluejo de Ilm en la riveron Saale troviĝas rekte sub la loko Großheringen.
La unua mencio de Großheringen estis en 874 sub la nomo Heringa. Ĝis la formorto de la Tautenburgoj (1640) la loko apartenis al la dinastio de Schenk von Tautenburg][1] Pro tiu posedohistorio Großheringen estis ĝis 1815 apartenanta kiel eksklavo al la Princelektistolando Saksio (administracio Tautenburg). Post la Viena kongreso ekposedis la vilaĝon la granddukoj de Sachsen-Weimar-Eisenach (administracio Dornburg).
La loko Unterneusulza estiĝis en konekso kun la salejo-ekfunkcio en la Ilm-valo (ekde 1623). Kunfandiĝo kun Großheringen iĝis en 1949, en 1974 alvenis aldone Kaatschen-Weichau.
Kulturo kaj vidindaĵoj
Vidindaĵoj
La ponto Salzbrücke de 1753, profunde restaŭrita en la 1991-a jaro
Ekde 1992 ekzistas en Großheringen granda fabriko de la sanitarekipanto Viega. Danke al ties impostoj la loĝantoj de Großheringen nombriĝas inter la plej grandaj impostopagantoj de Turingio.[2]
Koneksoj trafikaj
Danke al la situo ĉe la konfluo de du grandaj riveroj Großheringen taŭgas ankaŭ kiel trafiknodo. La unua fervojlinio de Halle al Erfurto malfermiĝis jam en 1846. En 1876 venis plua linio ĝis Saalfeld (Saale) tra Jena, jam en 1874 flanka linio al Sömmerda.
La 24-an de decembro 1935 okazis granda fervoja akcidento kiam mortis 34 personoj.
Turismo
Multaj turismaj padoj (ciklovojoj Saale-Radweg, Ilmtal-Radweg, Saale-Unstrut-Elster-Radacht; Weinstraße Saale-Unstrut) kondukas tra la vilaĝo.
Eminentuloj
Elvira Zahn, vinreĝino de Saale-Unstrut dum 2009/2010