Dornburg-Camburg estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Holzland de la federacia landoTuringio, kaj ekestis komence de la jaro 2008 el kunigo de la antaŭe sendependaj urbaj komunumoj Camburg kaj Dornburg (Saale) kaj de la neurba komunumo Dorndorf-Steudnitz. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5307 loĝantojn. La komunumo situas borde de la rivero Saale.