La infanoj, por kiuj ne eblas kreski en la gepatra familio, povas tio okazi en la infanvilaĝoj.
La infanoj povas plenaĝiĝi kun vilaĝa infanpatrino kaj 5-7 gefratoj. Tie povas kunvivi eĉ veraj gefratoj. Ĉiu familio havas sian propran domon en la vilaĝo. Ili povas tie resti tiel longe kiel en ordinara familio.
La infanoj vizitas – kie eblas – la publikajn lernejojn, por eviti la sento de getiĝo. Gravas la partopreno, kontrolo de profesiaj pedagogoj, psiĥologoj en la vilaĝo.
La unua infanvilaĝo estis konstruita en 1949 en la loĝloko Imst de Tirolo.
La organizacio de SOS-infanvilaĝoj estas sendependa de konfesioj aŭ politikaj influoj. Ĝi estas komun-utila unuiĝo kun sidejo en Innsbruck. La plej granda parto de donacoj kaj sponsorado dependas de firmaoj.
SOS-infanvilaĝoj kaj Esperanto
En Belgio aperis SOS-Infanvilaĝo kun esperanta nomo : Hejmo[2], kiu estas domo kiu okupiĝas kun rifuĝintaj gejunuloj inter 10 kaj 18-jaraĝaj alvenintaj en Belgio sen gepatroj, sed tamen kune kun gefratoj. Infanoj ricevas tie ĉiujn eblecojn por esprimi sin en diversaj lingvoj (pere de kantado, verkado, pentrarto, dancado, sportoj ...).Ĉi tiu diverseco de lingvoj ankaŭ helpas ilin doni lokon al la pasinteco kaj rigardi antaŭen al la estonteco denove[3]. SOS-infanvilaĝo Hejmo ne estas la sola infanvilaĝo de SOS-infanvilaĝoj. Alia tia hejmo por infanoj en DR Kongo kaj Burundo havas ankaŭ esperantan nomon : Ŝanĝo[4][2]
En Grekio SOS Infanvilaĝoj donis gastigadon kaj akompanadon al 250 rifuĝintaj infanoj en rifuĝejo nomata Kara Tepe.
↑ 2,02,1(nederlanda) 100+ merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), superrigardo de belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco, red. Yves Nevelsteen, eld. Flandra Esperanto-Ligo (FEL), 2018.